Mi kaptis la monstron je la globoj, kaj tuj ekkriis-- ĉar la ungoj en la karno apartenis al mi. Jen la vira vero: la besto kaj la posedanto kunhavas la saman haŭton. Ho vi, malekvilibra ĉaro de haŭto kaj haroj, nesto de nervoj kiuj trofrue pafas, vi kiu sangas tro rapide kaj ŝvitas tro malfrue— Mi ne adoras vin pro via beleco. Mi adoras vin pro tio ke vi ne foriris. Vi restis— eĉ kiam la menso kolapsis, eĉ kiam la spirito volis elpaŝi, vi restis, batis, digestis, eltenis, fartis, tremis, kaj ridis kiam mi vomis sur miajn proprajn piedojn. Vi ne estas pura. Vi neniam promesis esti. Vi estas vera. Vi estas aktuala kaj vera. Vi ne nur Estas-- Vi Estaĉdias. Kaj pro tio-- vi estas sankta. Mi ne volas esti super vi. Mi volas esti kun vi. En la doloro, en la sinapsoj, en la embarasa silento kiam la intestoj bruas dum preĝado. Mi ne estas mia spirito. Mi estas mia fingro, kiu hazarde tajpas ĉi tion dum sangveziko formiĝas sur la artikoj. Vi estas vera. Vi estas aktuala kaj vera. Vi ne nur Estas— Vi Estaĉdias. Vi estas malkomforta. Sed vi estas ĝuste tiom malkomforta por teni min moviĝanta-- por igi min serĉi alian spacon por esti, por ke mi neniam stagnu, neniam fiksiĝu. Mi ĉiam estas en moviĝo. Mi ĉiam estas aktivigita per la forto de OKAZADO, la povo de NUNA ESTADO. Kaj tiel-- mi flanke de vi, kaj vi flanke la mian, ni etendas la limojn de nia regno. Ni vastiĝas, adaptiĝas, formante pli da loko por tio, kio devu venas post. Ni ne genufleksas por honori la diaĵon. Ni leviĝas, turniĝas al la plej malluma kaj plej malmapiĝinta direkto-- kaj ni marŝas. Ni rigardas la horizonton-- sen atendoj, sen preparo-- kaj kun nur unu ankro: La senmova rekono de tio, el kio ni devenis, kaj tion kiu ni fine decidis transiri. Kaj se la dioj demandas kial mi ne serĉis ĉielon— mi respondos: Ĉar mi trovis la eternon en la jukado sub la cikatro, en la kunpremita makzelo, en la karno kiu ne petis sed eltenis ĉion. Mi ne grimpis supren. Mi kunpremis miajn pugnojn ĉe la sojlo de nenio kaj mi diris—mi kriis— MI KOMANDIS: "Mi Ne Marŝos al Vi!" Mi DONIS SUB VOLON: "Estu Ne Fekema Malkuraĝulo. Prefere— Venu al Mi, ĝuste en la tempo kiam vi devas." Kaj se mi estu benita— benigu min tiel: Kun ŝvito en miaj kavaĵoj, kun sango sub mia ungoj, kun rideto farita el bruo, kaj korpo kiu neniam cedis al la fantazio de pureco.